María Teresa de Luksemburgo (naskiĝis kiel María Teresa Mestre Batista-Falla en Havano, Kubo, la 22-an de marto 1956), filino de José Antonio Mestre kaj María Teresa Batista-Falla de Mestre, estas granda dukino de Luksemburgo pro sia geedziĝo kun la granda duko Henriko.
En oktobro 1959 María Teresa forlasis Kubon kun siaj gepatroj pro la revolucio iniciatita de Fidel Castro.
Licenciita pri politikaj sciencoj ĉe la Universitato de Ĝenevo en la jaro 1980. Dum tiuj universitataj jaroj konatiĝis kun la estonta granda duko de Luksemburgo. Dum kvar jaroj la enamiĝantoj havis konstantan rilaton. En la jaro 1980, Maria Teresa licenciiĝis per diplomlaboraĵo pri la virina situacio, kaj la patrineco en diversaj landoj de la Eŭropa Unio.
La granda dukino parolas la hispanan (kastilian) kiel gepatra lingvo, la francan kiel la dua lingvo ĉar ŝi studis en la Franca Liceo de Ĝenevo, la luksemburgan kaj germanan ĉar ili estas la oficialaj lingvoj kune kun la franca, krome ŝi parolas kaj la anglan kaj la italan.